Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Mia student-kariero

Diligenter mi frequentis
miajn scholojn, sed — hororoj —
tamen in secundam ponis
min azenoj-profesoroj.

Inter alia mi tien
falis ankaŭ el poesis!
Absurdum, eĉ granda, estas
ke min tiel ili pesis.

Ili min ne obliviscos,
ĉar occasio se estis,
tiujn bonajn dominos ja
hundaliter mi infestis.

Denique, la lis ne ĉesis,
eĉ atingis al kulmino,
consilium abeundi
estis breviter la fino.

Ergo — for... Kaj vagis mi tra
patria laŭ sorto-ĵeto,
pendis tandem ĉe la gambo
glav', pli ĝuste bajoneto.